Hispana Aerarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Aer-Armeo de Hispanio

La Aer-Armeo de Hispanio estas unu de tri branĉoj de la Armeo de Hispanio kaj laŭ la 8a Artikolo de la Hispana Konstitucio respondecas pri la garantio de la suvereneco kaj sendependo de Hispanio, la konstitucia ordo, la defendo de la teritoria integreco zorge ĉefe al la flugospaco kaj la pluhavo de la internacia sekureco, en operacoj de paco kaj humaneca helpo.

Ĝi naskiĝis en 1910. En 1913 kaj en 1914 jam agadis en Maroko, kie la unuaj aviadiloj plenumis eĉ bombardadojn. En 1925 ankaŭ en Maroko aviadiloj partoprenis en la elŝipiĝo de Alhucemo. Dum la Hispana Enlanda Milito la Aer-Armeo de Hispanio disiĝis inter la du flankoj. Kvankam dekomence plej granda parto de la oficiroj restis fidelaj al la registaro de la Dua Hispana Respubliko, tujtuje la armeo de Francisco Franco plifortiĝis danke al apogo de la faŝismaj reĝimoj de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. La kreado de la nova Aer-Armeo de Hispanio en la 1940-aj jaroj estis ligata al la apogo de la regimo frankisma al la nazia reĝimo dum la Dua Mondmilito.

La moderna strukturo de la Aer-Armeo de Hispanio estas ligata al la kunlaboro kun la Aer-Armeo kaj registaro de Usono.