Afto
Afto estas sendanĝera, sed dolora ulcereto de la buŝa mukozo. Tio estas eta, blanka kaj aperas en la buŝkava mukozo (sur palato, lango, gingivo). La kaŭzo estas ne tute konata sed ĝenerale virusdevena, kies aktiviĝon helpas vundiĝo de la mukozo aŭ malofte neŭra problemo.
Se oni viŝas per tuketo la ulcereton kaj restas tie ruĝeta makulo (simila al malferma vundo), tio estas afto.
La saniĝo daŭras longe, eĉ 10-14 tagojn. Oni devas gargari la buŝon per kamomila teo aŭ per specialaj gargaraĵoj.
Se la afto renoviĝas, oni devas konsulti kuraciston.
Afto estas la febrodona ŝvelaĵo ĉe la buŝo, mamo, piedo de kelkaj bestoj (ĉefe bovoj, porkoj, ŝafoj), legu aparte afta febro.
Eksteraj ligiloj
Medicina vortareto France-Esperanto