Agnieszka Dmochowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnieszka Dmochowska
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1999 (1999-01-18) (25-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Agnieszka Dmochowska (naskiĝis la 18-an de januaro 1999 en Vroclavo) – pola ŝakistino.

Ŝakista kariero[redakti | redakti fonton]

La principojn de ŝakludo ŝi ekkonis en la aĝo de 3-4 jaroj. Preskaŭ 6-jara komencis regule trejni, ŝia unua instruisto iĝis Piotr Dobrowolski. En 2006 gajnis en Rybnik titolon de la majstro de antaŭlernejanoj en Pollando. En 2007 debutis internacie, reprezentante Pollandon en mondĉampioneco de juniorinoj ĝis 8 jaroj, ludataj en Kemer (en tiu ĉi turniro akiris la 14-an lokon). Dufoje gajnis medalojn pri Pokalo de Pollando de juniorinoj ĝis 10 jaroj (Ustroń 2008 – la bronza, Łeba 2009 – la arĝenta). En 2009 akiris la plej grandan sukceson en sia ĝisnuna kariero, gajninte en Fermo bronzan medalon de ĉampioneco de Eŭropo por juniorinoj ĝis 10 jaroj. Tiu ĉi rezulto certigis al ŝi la titolon de majstra kandidato por la majstro de FIDE. Samjare dum mondĉampioneco ĝis 10 jaroj en Kemer ŝi akiris la 7-an lokon. En 2010 akiris titolon de vicmajstrino de Pollando ĝis 12 jaroj. En 2012 en vilaĝo Solina (distrikto Leski) akiris titolon de vicmajstrino de Pollando ĝis 14 jaroj, la sukceson ripetiĝante en 2013 en Wałbrzych.

Ŝi reprezentas klubon de Urba Kulturdomo "Śródmieście" (Mezurbo) eb Vroclavo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]