Aguarón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguarón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50408
Demografio
Loĝantaro 580  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 1° 16′ U (mapo)41.3389273-1.2696882Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 36,621904 km² ( 366 2.1 904 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguarón (Provinco Zaragozo)
Aguarón (Provinco Zaragozo)
DEC
Aguarón
Aguarón
Situo de Aguarón
Aguarón (Hispanio)
Aguarón (Hispanio)
DEC
Aguarón
Aguarón
Situo de Aguarón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguarón [+]
vdr

Aguarón [agŭaRON] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Aguarón estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Campo de Cariñena inter tiuj de Cosuenda norde kaj de Encinacorba sude, kiuj okupas la okcidenton de la komarko. Ĝi estas ĉe montaro Sierra de Algairén, apartenanta al la Iberia Sistemo.

La loĝloko Aguarón mem estas je 51 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 678 msm. Ĝi estas tute inter Cariñena oriente kaj Codos sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aguarón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 616 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la dutura baroka preĝejo, la triarka urbodomo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]