Ahmad Kasravi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Kasravi

Ahmad Kasravi Tabrizi (29-a de septembro 189011-a de marto, 1946) (perse: احمد کسروی‎ ), estis rimarkinda irana lingvisto, historiisto, reformisto, kaj filozofo. Li naskiĝis en Hokmabad (Hohmavar), Tabriz, Irano.

Komence, Kasravi enskribiĝis en seminario. Poste, li aliĝis la Persan Konstitucian Revolucion. Li spertis specon de konvertiĝo de Okcidenta lernado kiam li lernis ke la kometo de 1910 estis identigita kiel reapero de Kometo Halley. Li forlasis sian oficejan trejnadon post tiu evento kaj enskribiĝis en la Usona Monumento-Lernejo. Poste li fariĝis, laŭ vortoj de Roy Mottahedeh, "vera kontraŭkleriko."

Li estis en Tifliso kie li unua konatiĝis kun larĝa spektro de politikaj ideoj kaj movadoj, kaj li baldaŭ estis utiligita de la registaro de Irano en diversaj kulturaj postenoj. Produktema verkisto, Kasravi multe kritikis kaj la Shi'a-klerikulojn kaj de la politikojn de la nacia registraro. Li havis liberalajn opiniojn pri religio, estis forta subtenanto de demokratio, kaj esprimis ilin en paskvilaj broŝuroj kiel Kio estas la Religio de la Hajis kun Staploj? kiu furiozigis multajn legantojn. Liaj opinioj gajnis al li multajn potencajn malamikojn kiel Ajatolo Khomeini. Kasravi estas konata pro lia(j) solida(j) esploro(j) pri la antikvan Azaran lingvon kaj devenon de la Azerbaijani homoj. Li montris ke la antikva Azeri lingvo estis ido de la Pahlava lingvo. pro ĉi tiu eltrovo, li estis degnita doni la membriĝo de Londono Reĝa Asiatic Socio kaj Usona Akademio [1]. En 1927-8 Ahmad Kasravi antaŭiris en establanta la genealogio de la Safavids dinastio kun la eldoniĝo de tri influaj artikoloj kaj disputis la validecon de la `oficiala` Safavid genealogia arbo kiun enhavas la Safvat al-Safa, kaj argumentis decidige ke la prauloj de Shaykh Safi alDin, kiu fondis la Safavidan Ordon (tariqa), estis indiĝenaj enloĝantoj de Irano kaj estis de pura Arjo akcioj. Hodiaŭ, la interkonsentiĝo inter Safavidaj historiistoj estas tio, ke la familio Safavid estis devena de Persa Kurdistano.[2] Je la 11a de marto 1946, procezate sub akuzo de "kalumnio kontraŭ Islamo," Kasravi kaj unu el liaj helpantoj estis mortpafataj pordoferme en Tehrano de sekvantaro de Navvab Safavi, Ŝiia ekstremisto kleriko kiu fondis teroristan organizon nomitan la ..n Fadayan-e Islamo (laŭvorte Fervoruloj de Islamo). La sama grupo ne sukcesis mortigi Kasravi-on frue en Aprilo 1945 en Teherano. Ajatolo Borouĝerdi kaj Ajatolo Sadr publikigis fatŭaojn por mortigi Ahmad Kasravi.[3]. Menciindas ke Ahmad Kasravi estis favora pri Esperanto kaj faris reformon surbaze de Esperanto en la persa sub la nomo "Zaban-e Pak" (Pura Lingvo) kaj en tiu libro li klarigas ke la ideo devenas de Esperanto. Kasravi tradukis kelkajn proverbojn el la Azera al Esperanto.

Liaj plej famaj liaj libroj estas:

  • La 18 Jaro Historio de Azarbaiĝano La Konstitucia Historio de Irano
  • La Forgesitaj Reĝoj (Perse: شهرياران گمنام)
  • La 500 Jaro Historio de Ĥuzestan
  • Nelonga Historio de La Leono kaj Suno Ŝejko Safi kaj Lia Idaro
  • Ŝijaismo (Perse: شيعيگرى)
  • Bahaismo (Perse: بهاييگرى)
  • Sufiismo (Perse: صوفيگرى)