Ahmed Riza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ahmed Riza en 1894, unua prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj

Ahmed Riza (1859-1930) estis eminenta Juna Turko, aktivulo, sciencisto kaj la Ministro de Eduko de la partio Liberala Unio dum la Dua Konstitucia Epoko de la Otomana Imperio. En 1908, lia nomo estis inter la eblaj ĉefviziroj. Li estis la gvida intertraktanto de malsukcesa interkonsento de koalicio inter la Otomana Imperio, Francio kaj Britio por Unua Mondmilito. Ahmed Riza ankaŭ estis rigardita kiel polihistoro fare de kelkaj verkistoj. Li estis engaĝita pri la kondiĉoj de la terkultivistoj kaj volis efektivigi agrikulturajn metodojn. Li kredis kaj apogis la ideojn de la franca sociologo, Auguste Comte. Li estis malamika al koloniismo, kiel eŭropaj progresemuloj. Li ankaŭ estis kontraŭa al klasprivilegio.