Akita-hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akita-Hundo

Akita-hundo (japane: 秋田犬 Akita Inu [Akita inu]) estas tipe japana hundo. Ĝi estas unu el la sep hundoj (nun vivas ses), kiujn oni oficiale agnoskis kiel japanaj naturaj trezoroj.

Akita-hundo estas sola granda hundo inter tiuj ĉi ses hundoj.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Akita-Hundo estis tiele nomita, ĉar ĝi estis bredita ĉefe en Gubernio Akita (Nordo en la japana ĉef-insulo Honŝu).

La ideogramo 犬 (Inu) estas legebla ankaŭ kiel Ken en japana lingvo. Tial iuj japanoj diras la hundon kiel Akita Ken, ne kiel Akita Inu. Sed Akita Inu estas rekomendinda por eviti miskomprenon, ĉar Akita Ken en japana lingvo povas signifi ankaŭ Gubernion Akita.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda hundo kun fortikaj membroj. Ĝia alteco estas inter 64-70 cm por viroj kaj 58-64 cm por inoj. La pezo estas 35-54 por viroj kaj 30-45 kg por inoj.

Ĝi havas ofte ruĝec-brunan koloron, sed ekzistas ankaŭ nigra aŭ blanka hundoj.

Ĝia tipa aspekto estas triangule starantaj oreloj, ronde supren kurbiĝanta vosto.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Akita-hundo estis iam bredata kiel luktohundo aŭ ĉashundo. Ĝi havas fortan fizikan kapablon kaj estas fidela al la mastro. Oni nun havas ĝin ofte kiel garda hundo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akita-hundo havas sian originon en hundoj por ĉasistoj en la regiono Tôhoku (norda parto de la japana ĉef-insulo Honŝu). Sed la hundraso akita-hundo ne havas tiom longan historion -- ĉirkaŭ cento da jaroj.

En la malfacia tempo dum la dua mondmilito, ankaŭ Akita-hundoj suferis severan tempon. Tiuj ĉi grandaj hundoj bezonas multe da manĝaĵo, eĉ en la tempo, kiam mankis manĝaĵoj por homoj mem.

Post la dua mondomilito restis nur dek kaj iom da pursangaj akita-hundoj. Sed nun ili estas vaste bredataj en Japanio.

Usona Akita[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondomilito usonaj soldatoj, kiuj okupacie venis al Japanio, kunportis akita-hundojn al sia hejm-lando. Kaj el tiuj hundoj devenas la usona akita-hundo. JKC (ja) (en) (Japan Kennel Club) kaj iuj ekster japanaj hundo-rilatoj organizoj vidas la akita-hundon en Japanio kaj la akita-hundon en Usono kiel du diferancaj hundrasoj, dum aliaj ekster japanaj organizoj ofte ne distingas inter ambaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]