Akuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La akuoj estas etno en la afrika ŝtato Gambio. La akuoj estas idaro de liberigitaj sklavoj, kiuj en la 19-a jarcento unue en Siera-Leono estis setligitaj. Poste, kiam Fritaŭno (Freetown) en Siera-Leono estis multnombre loĝata, oni komencis setligi liberigitajn sklavojn ankaŭ en Bathurst (malnova nomo de la hodiaŭa ĉefurbo Banĵulo (Banjul)) en Gambio. Tiu etno, kiu vivas nur en Gambio, nomiĝas akuoj.

La akuoj konsistigas proksimume unu procenton de la loĝantaro de Gambio kaj pleparte estas kristanoj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La akua lingvo estas dialekto de la kreola lingvo Krio, kiun oni ankaŭ nomas Gambia Krio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]