Akutagawa Ryunosuke

El Vikipedio, la libera enciklopedio


AKUTAGAWA Ryunosuke (Hepburn/Kunrei), (Kanĵie) 芥川 龍之介 [akta-ga-ŭa RJU-no-ske] (malofte: 芥川 竜之介) (* 1-a de marto 1892 en Tokio; † 24-a de julio 1927 per memmortigo en Tokio) estis japana verkisto kaj poeto. Krom eseoj kaj poeziaĵoj li verkis proksimume 150 rakontojn kaj novelojn.

Pri

Akutagawa estis el la unuaj aziaj aŭtoroj, kiuj provis kunligi hejmajn literaturajn tradiciojn al eŭropa literaturo. La temoj de liaj rakontoj estas tre diversaj. Ofte li prenis ilin el japanaj fabeloj aŭ el japana literaturo. Liaj rakontoj ege rivelas psikologiajn aspektojn de homoj.

Vivo

Akutagawa naskiĝis en 1892 en Tokio. Lia familio estis burĝa kaj tradiciema. Inter 1912 kaj 1916 li studis pri anglalingva literaturo kaj komencis publikigi siajn verkojn. Li estis instruisto pri la angla dum tri jaroj kaj poste li laboris ĉe gazeto “Ōsaka Mainichi”.

Akutagawa bone konis literaturon kaj japanan kaj ĉinan kaj eŭropan. Li estis influita de diversaj aŭtoroj, ekzemple de Edgar Allan Poe, Charles Baudelaire, Oscar Wilde, Michel de Montaigne, MORI Ōgai kaj Nacume Sōseki.

Ekde 1919 lia saneco pli kaj pli malboniĝis. Samtempe, liaj rakontoj pli kritikis la socion kaj pli realismiĝis. Akutagawa nun eĉ devis rigardi kaj sian propran malsaniĝadon kaj la „malboniĝadon“ de la socio, kiu ja rektis al milito. Li mortigis sin en 1927.

En la jaro 1954, la fama japana filmisto Kurosawa Akira verkis oftkonatan filmon Rashômon, kiu bazas sur rakonto de Akutagawa. Tiu filmo internacie ricevis premiojn kaj plikonatigis aŭtoron Akutagava.

Kelkaj verkoj

’’Bonvole aldonu aliajn verkojn, japanajn skribaĵojn, signifojn, tradukojn al esperanto...’’

  • 1915: 羅生門 Rashōmon (Raŝomon)
  • 1916: 鼻 Hana (Nazo)
  • 1918: 地獄変 Jigokuhen (Bildo pri infero)
  • 1959: 毛利先生 Mōri-sensei (Instruisto Mōri)
  • 1920: 秋 Aki (Aŭtuno)
  • 1920: 秋山図 Shūzanzu (Bildo pri aŭtunaj montoj)
  • 1922: 将軍 Shōgun (Soldat’estro)
  • 1922: 庭 Niwa (Ĝardeno)
  • 1924: Ikkai no tsuchi (Unu peco da bieno)
  • 1927: Genkakusambō
  • 1927: 河童 Kappa (Demono de Akvo) [titolo de tradukaĵo: “La Kapao”]
  • 1927: 歯車 Haguruma (Dentradoj)
  • kaj pluaj

Bibliografio

AKUTAGAWA, Ryunosuke: La Kapao kaj aliaj rakontoj. Kvar noveloj, trad. el la japana; Tokio 1979, 95 p.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj