Akvocentralo Greifenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvocentralo Greifenstein estas traflua akvocentralo en rivero Danubo. Ĝi situas en Malsupra Aŭstrio, ĉe Greifenstein, ĉ. 20 km nord-okcidente de Vieno. Ĝi estas la dua plej potenca akvocentralo de Aŭstrio (post centralo Altenwörth, 30 km supre de ĝi).

Koordinatoj: 48° 21′ 15″ N 16° 14′ 30″ O / 48.35417 °N, 16.24167 °O / 48.35417; 16.24167 (mapo)

La konstruado komenciĝis en 1981; en 1985 la centralo ekfunkciis.

La baraĵa muro tra Danubo longas 455 metrojn; ĝia distanco al la riverfino 1949,18 km. La akvonivela alto super marnivelo estas 177 metroj. La maksimuma daŭra povo de la centralo estas 293 megavatoj; mezume ĝi produktas 1.717 milionojn da kWh jare, kio respondas al 196 megavatoj. La maksimuma trafluo estas 3.150 m³/s, la meza niveldiferenco 12,6 metroj; tio respondas al mekanika povo de ĉ. 390 megavatoj.

Ĉe la suda (dekstra) bordo estas du kluzoj por la ŝiptrafiko. Ili longas 230 metrojn kaj havas utilan larĝon de 24 metroj. La maŝinejo de la centralo situas ĉe la norda bordo. Inter ili troviĝas bar-sojlo de 144 metroj, dividita al ses kampoj de po 24 metroj.