Riverfino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Riverfino estas loko, kie rivero finiĝas. Geografio distingas tri specojn de riverfino:

  • Rivero enfluas en lagonmaro sen klara fludirekto.
  • Rivero kunfluas kun alia rivero, kaj la rezulto estas konsiderata alia rivero.
  • Rivero sinkas aŭ enfiltriĝas en la grundon kaj malaperas (eble parte vaporigante).

La unuaj du specoj estas nomataj riverbuŝojenfluejoj.

Kunfluejoj de riveroj[redakti | redakti fonton]

En la okazo de kunfluo ofte la homa tradicio difinas la nomon de la rezulta rivero: ĉu de unu el la alfluantaj riveroj, ĉu tute novan:

  • Rivero Inn ĉe Passau kunfluas kun Danubo. Mezume Inn havas pli da akvo ol Danubo, sed Danubo estas iom pli longa kaj proksimume konservas sian fludirekton. La rezulta rivero do nomiĝas Danubo, kaj la kunfluejo estas la riverfino de Inn.
  • En Argentino ĉe urbo Neuquén kunfluas la riveroj Neuquén kaj Limay, proksimume samlongaj. Kvankam Limay havas proksimume duoble da akvo kiel Neuquén, la rezulta rivero havas la novan nomon Negro.
  • Neniu el la tri riveroj, kiuj formas riveron Misuro, portas ties nomon. Sian nomon ĝi devas cedi fluante en Misisipon, malpli longa, sed pli akvohava kaj konservanta sian fludirekton.

Engrundiĝoj de riveroj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de la tria speco de riverfino estas: