Akvopurigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvopurigado estas ajna procezo kiu produktas akvon pli akceptebla por specifa finuzo. La finuzo povas esti trinkado, industria akvoprovizado, irigacio, rivera fluoprizorgado, akvodistro aŭ multaj aliaj uzoj, inkluzive de estado por esti sekure resendita al la medio. Akvopurigado forigas poluaĵojn kaj nedezirindajn komponentojn, aŭ reduktas ilian koncentriĝon tiel ke la akvo iĝu taŭga por sia dezirata finuzo.

Akvopurigado por produktado de trinkakvo implikas la forigon de poluaĵoj de kruda akvo ĝis oni produktas akvon kiu estas sufiĉe pura por homa konsumo sen iu mallongperspektiva aŭ longperspektiva risko de iu negativa sanefekto. Substancoj kiuj estas forigitaj dum la procezo de trinkakva traktado inkludas la uzadon de ŝvebsubstancoj, por forigi bakteriojn, algojn, virusojn, fungojn, kaj mineralojn kiel ekzemple ferajn kaj manganajn.

La procezoj implikitaj en forigado de la poluaĵoj povas esti fizikaj procezoj kiel ekzemple dekantado kaj filtrado, kemiaj procezoj kiel ekzemple desinfektado kaj koaguligo kaj biologiaj procezoj kiel ekzemple malrapida sablofiltrado.

Iniciatoj prenitaj por certigi akvokvaliton ne nur rilatigu al la traktado de la akvo, sed al ĝia transporto kaj distribuo posttraktada. Estas tial ofta praktiko konservi restajn desinfektaĵojn en la traktita akvo por senvivigi bakteriologian poluadon dum distribuo.

Prilaboro de la uzitaj akvoj estas publiksana defio. La uzitaj akvoj estas ĉiuj akvoj ŝarĝitaj de diversaj poluaj elementoj pro la homa uzadoĉar por la lavado aŭ la necesejoj. Tial, por respekti la diversajn mediojn, necesas prilabori tiajn elfluaĵojn.

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kies gvidlinioj estas ĝenerala aro de normoj intencitaj por esti uzataj kiel eble plej bone lokaj normoj, ne sukcesas, ke ili estu efektivigitaj. Pli rigoraj normoj validas en tuta Eŭropo, Usono kaj en la plej multaj aliaj industrilandoj. Tio estas sekvita ĉie en la mondo por kvalitpostuloj de taŭga kaj neriska trinkakvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eaton, Andrew D.; Franson, Mary Ann H. (2005). Standard methods for the examination of water and wastewater (21 ed.). American Public Health Association. ISBN 978-0-87553-047-5.