Akvorezervujo Glenmore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvorezervujo Glenmore
baraĵlago [+]

Supermara alteco1 072 m [+]
Koordinatoj50° 58′ 55″ N, 114° 7′ 0″ U (mapo)50.981944444444-114.11655555556Koordinatoj: 50° 58′ 55″ N, 114° 7′ 0″ U (mapo)

Longo4,1 km (2.55 mi)
Larĝo0,9 km (0.56 mi)
Maksimuma profundo21,1 m
Averaĝa profundo6,1 m

Akvorezervujo Glenmore (Alberto)
Akvorezervujo Glenmore (Alberto)
DEC
Akvorezervujo Glenmore
Akvorezervujo Glenmore

Akvorezervujo Glenmore (Kalgario)
Akvorezervujo Glenmore (Kalgario)
DEC
Akvorezervujo Glenmore
Akvorezervujo Glenmore
Map
Akvorezervujo Glenmore
Vikimedia Komunejo:  Glenmore Reservoir [+]
vdr
Velboatoj sur Akvorezervujo Glenmore
Kalgaria urbocentro vidita de Akvorezervujo Glenmore

Akvorezervujo Glenmore estas granda artefarita akvorezervujo ĉe la rivero Elbow (rivero) en la sudokcidenta urbokvarono de Kalgario (Alberto). Akvobaraĵo Glenmore estas la betona konstruaĵo kiu retenas la akvon de la rezervujo. La rezervujo estas la ĉefa fonto de trinkakvo por la urbo. Finita en la jaro 1932 je kosto de CA$ 3,8 milionoj, la akvobaraĵo (aŭ digo) regas la trafluon de la rivero Elbow, permesante al la urbo evoluigi terenojn proksimaj al la riverbordoj kun malgranda risko de inundiĝo.[1]

La Urbo Kalgario proponas lecionojn de velado kaj luadon de boatoj ĉe la rezervujo.

Kalgaria pioniro Sam Livingston unue ekloĝis tie, kie nun estas la rezervujo. Kiam oni konstruis la akvobaraĵon kaj la tereno de la nuna rezervujo inundiĝis, oni konservis parton de la domo de Livingstone kaj translokigis ĝin al Heredaĵa Parko (kiu situas ĉe la bordo de la rezervujo).

La inundo de 2005[redakti | redakti fonton]

Kvankam la akvobaraĵo kutime donas adekvatan protektadon kontraŭ inundoj, granda inundo en junio 2005 kaŭzis superiĝon de la kapacito de la rezervujo. La superkapacita akvo verŝiĝis trans la akvobaraĵo en la riveron[2]. La akvofluo rivermalsupre de la digo pligrandiĝis de siaj kutimaj 20-30 m3 sekunde ĝis 350 m3 sekunde. Rezulte de tio fermiĝis iuj vojoj kaj du mil kalgarianoj loĝantaj rivermalsupre de la digo devis forlasi siajn hejmojn. Estis al la akvopuriga fabriko Glenmore malfacile purigi la ŝlimoplenan akvon, kio devigis la municipan registaron limigi uzadon de akvo.

La Alberta registaro taksis ke la inundoj de ĉi tiu regiono estis la plej severaj de la pasintaj du jarcentoj.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Akvopuriga Fabriko Glenmore, konstruita en tri etapoj en 1933, 1957 kaj 1965, estas tradicia akvopuriga fabriko kiu prenas sian akvon de la rivero Elbow. La Fabriko provizas trinkakvon al suda Kalgario.
  • Oni tenas la rezervujon je nivelo, dependa de la flurapideco de la rivero Elbow, kiu kiel eble plej multe minimumigas la inundoriskon ĉirkaŭ la rezervujon kaj rivermalsupre de la digo.
  • La digo, unu el la plej pezaj de Nordameriko, estas 320 metrojn longa kun larĝeco ĉe la bazo de 21 metroj.
  • William Gore kaj Bill Storie dezajnis Akvobaraĵon Glenmore.
  • Digoj kiel Akvobaraĵo Glenmore utiligas la falemon (graviton) de la de pezo de la konstrumaterialoj (betono) por rezisti la horizontale puŝanta premo de la tenata akvo. Tiuj ĉi masivaj digoj rezistas la akvopremon sole per sia propra pezo.
  • Digo, ĉu granda aŭ ĉu malgranda, estas barilo konstruita trans riveron por halti aŭ malrapidigi la akvofluon kaj povas servi plurajn celojn.
  • En profunda akvo la supraj akvomolekuloj premas sur la subajn, kio rezultigas pli grandan akvopremon sube ol ĉe la akvosupraĵo; digo devas sekve havi kapablon rezisti pli grandan akvopremon sube ol necesas ĉe la supra parto.
  • Digo kiel Akvobaraĵo Glenmore konservas akvon por trinkado kaj distriĝo, dum aliaj produktas elekton. Ili ankaŭ protektas kontraŭ inundoj, kvankam oni ne konstruis Akvobaraĵon Glenmore aparte por ĉi tiu celo.
  • Kiam la akvofluo de la rivero Elbow atingas danĝerajn nivelojn, oni povas liberigi akvon tra la akvobaraĵo por malhelpi transverŝadon.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Watermarks - One Hundred Years of Calgary Waterworks, Written by Harry Sanders. City of Calgary. 2000
  2. Akvoverŝiĝo trans la digo en junio 2005
  3. Ĉi tiuj diversaĵoj unue aperis en la televizia programo "Waterworks" de Idaho Public TV kaj ilia (anglalingva) teksto publikiĝis en numero de Calgary Herald de la 8-a de junio 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]