Albert Bedő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Bedő
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1839 (1839-12-31)
en Valea Crișului
Morto 20-an de oktobro 1918 (1918-10-20) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo agronomo • inĝenieropolitikisto
vdr

BEDŐ Albert (bedeo:), ankaŭ Kálnoki Bedő, estis hungara arbarkultiristo. Li naskiĝis en Sepsikőröspatak la 31-an de decembro 1839 kaj mortis en Budapeŝto la 20-an de oktobro 1918.

Lia nomo Kálnoki devenas de vilaĝo Kálnok proksime de Sepsikőröspatak.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Bedő post siaj juraj studoj laboris en Marosvásárhely, pli poste inter 1860–64 li finis la akademion pri arbarokulturo de Selmecbánya. Ekde 1864 li estis kunlaborabnto de Erdészeti Lapok (=Arbaraj Paĝoj), pli poste ĝia redaktoro. Li estis la sekretario de la Országos Erdészeti Egyesület (Landa Arbara Ligo) fondita en 1866, pli poste ĝia unua subprezidanto. Kun Adolf Divald kaj Károly Wagner li preparis la arbarleĝon de 1879. En 1881 li estis minsterikonsilanto, en 1885 ŝtatsekretario. En 1896 li iĝis deputito de landkunveno kun liberala programo ĝis 1905. Je lia memoro la Országos Erdészeti Egyesület en 1957 establis distingon Bedő Albert emlékérem (Memoredalo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdő-őr (Bp., 1874);
  • Az erdészeti ügyek közigazgatási kezelése hazánkban (Bp., 1882);
  • Magyarorszdg erdőségei (Bp., 1885);
  • A magyar állam erdőségeinek gazdasági és kereskedelmi leírása (I–IV. Bp., 1885).

Fonto[redakti | redakti fonton]