Albert Guðmundsson
| Albert Guðmundsson | |
|
|
|
| En funkcio: 26-a de majo 1983 – 16-a de oktobro 1985 |
|
| Antaŭulo | Ragnar Arnalds |
|---|---|
| Sekvanto | Þorsteinn Pálsson |
|
|
|
| En funkcio: 16-a de oktobro 1985 – 24-a de marto 1987 |
|
| Antaŭulo | Sverrir Hermannsson |
| Sekvanto | Þorsteinn Pálsson |
|
|
|
| Naskiĝo | 5-a de oktobro 1923 en |
| Morto | 7-a de aprilo 1994 en |
| Nacieco | islanda |
| Politika partio | Sendependecpartion kaj Burĝpartion |
| Profesio | politikisto, komercisto kaj futbalisto |
Albert Guðmundsson (Albert Sigurður Guðmundsson) (5-a de oktobro 1923 - 7-a de aprilo 1994) estis la unua islanda profesia futbalisto, kaj ludis interalie por Arsenal (la dua nebrita ludisto de Arsenal) kaj AC Milan. Poste li estis politikisto kaj ministro.
Albert estis devigita rezigni el sia ministra ofico en 1987 pro financaj aferoj. Sekve li forlasis la Sendependecpartion kaj fondis novan partion, la Burĝpartion. Albert estis tre sendependa politikisto kaj estis pli populara ĉe voĉdonantoj ol ene de la Sendependecpartio. La Burĝpartio estis sukcesa dum sia unua balotado kaj ricevis 10,9% de la voĉoj. Albert forlasis la parlamenton en 1989, kaj en sekvinta balotado en 1991 la partio ne ricevis la minimuman nombron de voĉoj por unu parlamentano.
Post sia politika kariero li servis kiel ambasadoro en Francio.
Jónas Jónsson skribis biografion pri Albert Guðmundsson, t.e. sia futbalista kariero, en 1957.

