Alberto (Chiemsee)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 1252
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo kanoniko • katolika episkopo vd
episkopo de Chiemsee
Dum inter 1234 kaj 1244
Antaŭulo Eberhard von Regensberg
Sekvanto Henriko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto († 1252) estis germana teologo kaj inter 1234 kaj 1244 romkatolika episkopo de Chiemsee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malkonataj estas kaj la origino kaj la naskiĝjaro de Alberto. Li ja estis kapitulano de la katedralo de Salcburgo kaj de 1219 preposto katedrala. Ĉi-ofice li gajnis por si kaj siaj posteuloj la privilegion porti pontifikajn insignojn.

Post kiam papo Gregorio la 9-a sendis Rüdiger von Bergheim al Passau la ĉefepiskopo de Salcburgo, Eberhard von Regensberg, nomumis Alberton ties posteulo. Verŝajne pro ke Alberto estis imperiestro-favoranto dum la kvereloj inter imperiestro Frederiko la 2-a kaj la papo li devis abdiki. Malgraŭ siaj postaj klopodoj nuligi sian rezignon pri la episkopa trono lia papa moŝto Inocento la 4-a konfirmis en oktobro 1247 la tiaman staton. Sed la fare de la papo nomumitaj administrantoj Albert Suerbeer kaj Heinrich von Bilversheim ne estis akceptitaj fare de la cisalpuloj kaj estiĝis periodo de vaka seĝo. Nur post la morto de Alberto en 1252 la dominikano Henriko fariĝis nova episkopo por Chiemsee.

Oni entombigis Alberton en la katedralo de Salcburgo apud aliaj anoj de la kapitulo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]