Rüdiger von Bergheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüdiger von Bergheim
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1175
Morto 14-an de aprilo 1258 (1258-04-14)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kanoniko • katolika episkopo vd
Aktiva en Passau vd
episkopo de Chiemsee
Dum inter 1216 kaj 1233
Sekvanto Alberto
episkopo de Passau
Dum poste ĝis 1250
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rüdiger von BERGHEIM (naskiĝinta ĉ. 1175; mortinta la 14-an de aprilo 1258) estis inter 1216 kaj 1233 episkopo de Chiemsee (kie posteulis lin Alberto) kaj poste ĝis 1250 episkopo de Passau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el salcburga dinastio de ministroj (senjoroj de Bergheim) li estis de 1198 kapitulano ĉe la katedralo de Salcburgo kaj inter 1208 kaj 1211 paroĥestro de Freilassing. Ĝis 1215 deĵoris li kiel preposto de la aŭgustenana konvento je Zell am See, poste kiel kapitulano en Passau.

En 1216 li nomumiĝis unua episkopo de Chiemsee kaj konsekriĝis je Herrenchiemsee fare de la salcburga arkiepiskopo Eberhard von Regensberg.

Post abdiko de Gebhard von Plain en Passau lia papa moŝto Gregorio la 9-a nomumis Rüdiger von Bergheim ties posteulo ekde julio 1233. La surlokaj kapitulanoj ne estis interkonsentintaj pri iu alia kandidato. Ne klaras ĉu Rüdiger sukcesis malpligrandigi la monŝuldojn ege kreskintajn sub Gebhard; klaras ke baldaŭ li havis problemojn kun la roma kurio favorante la ŝtaŭfojn. En 1234/35 li apogis imperiestron Frederiko la 2-a kontraŭ ties filo Henriko kaj inter 1236-1239 kontraŭ duko Frederiko la 2-a (Aŭstrio). Konsekvence li ekskomunikiĝis en 1240 fare de la papa legato Albert Behaim. La episkopujo de Passau tiam perdis Vilshofen kaj feŭdaĵojn ĉirkaŭ Ortenburg. Duko Oto la 2-a (Bavario) kaptis la okazon kaj marodis en la medio de Passau. Sed post la malvenkoj de la porimperiestra frakcio en la sudoriento de la imperio en 1245 la ekskomunikiĝo estis neniigita. Post la formorto de la babenbergoj, kies interesegon pri la episkopujo de Passau Rüdiger neniam ŝatis, li klopodis plifortigi sian suverenan pozicion.

Verŝajne denove pro intrigoj de Behaim li estis demisiigita kaj anstataŭigita de la silezia duko Konrado la 2-a (Silezio). Sed tiun ĉi ne akceptis Romo (komence de 1249). La saman jaron reminacis ekskomuniĝo kaj la papo ultimate postulis la foriron de Rüdiger el Passau kion tiu ĉi obstine rifuzis. En februaro 1250 la papa sendito Pietro da Collemezzo deklaris lin kaj ekskomunikita kaj ne plu reganta. En marto 1250 papo Inocento la 4-a konfirmis tiun procedon kaj Rüdiger estis forpelita el Passau. La loko de lia morto ne vere konatas: eblis Mattsee ĉar en la nekrologoj de ties konvento aperis nomo lia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boshof, Egon, "Rüdiger von Bergheim". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 213-214 (tie ĉi interrete)
  • Alois Schmid: "Rüdiger von Bergheim (um 1175–1258)." Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198–1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 553.