Albury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albury
urboantaŭurbo
Administrado
Poŝtkodo 2640
Demografio
Loĝantaro 4 804  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 4′ S, 146° 55′ O (mapo)-36.073333333333146.9144444Koordinatoj: 36° 4′ S, 146° 55′ O (mapo) [+]
Alto 165 m [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Albury (Nova Suda Kimrio)
Albury (Nova Suda Kimrio)
DEC
Albury
Albury
Situo de Albury

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albury, New South Wales [+]
vdr

Albury (/ˈɔːlbəri/; Wiradjurie: Bungambrawatha) estas urbo en la subŝtato Novsudkimrio en Aŭstralio.

Albury situas sur la limo inter Novsudkimrio kaj Viktorio, ĉe la norda bordo de la rivero Murray, kiu apartigas ĝin de sia fratinurbo Wodonga en Viktorio. Kune, tiuj du urboj havas 90 281 loĝantojn.

La enloĝantaro de Albury mem nombris 45,627 loĝantojn en la 2011-datita censo [1]. La urbo situas je distanco de 462 km de la grandurbo de Sidnejo kaj 259 de la ĉefurbo de Viktorio, Melburno.

Albury estis fondita en 1839 kaj akiris urborangon en 1946.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝita fare de la Wiradjuri indiĝenoj. La esplorekspedicio gvidita fare de Hamilton Hume kaj William Hovell mezuris la areon por la unua fojo en novembro 1824 kaj notis la lokon kiel transirejo por la Murray Rivero. Ili nomis la riveron Rivero Hume kaj daŭrigis sian vojon suden. En 1829, Charles Sturt malkovris la malsupran parton de la rivero ĉe la loko de ĝia ligo al la Murrumbidgee Rivero kaj ne imagis ke ĝi estis la sama rivero kaj nomis ĝin la Murray Rivero. La du nomoj daŭre kunekzistis dum pluraj jaroj kaj hodiaŭ la rivero nomiĝas Murray . La transirejo markita de Hume kaj Hovell estis populara kaj somere eblis transiri la riveron tie piede.

La setlejo mem estis establita en 1839 kaj estis nomita laŭ vilaĝo portanta similan nomon situantan en la graflando Kent de Anglio [2]. En 1847 la setlejo havis du publikajn konstruaĵojn, multajn loĝkabanojn, policejon kaj forĝiston. En 1844 ligna floso estis metita sur la bordon de la rivero por helpi transiri ĝin. La poŝtoficejo malfermiĝis en 1843.

Kun la apartigo de Viktorio de Novsudkimrio en 1851, Albury trovis sin limurbo. Kun la evoluo de komerco kun Melburno, la unua ponto estis konstruita en 1860. La urbo estis utiligita kiel doganposteno inter la du kolonioj. La loĝantaro de la urbo komencis kreski pro ondo de germanaj enmigrintoj kiuj okupiĝis pri kultivado de reboj por vino. En la 1970-aj jaroj, buterfabriko, grenmuelilo, vinfarejoj kaj fabriko de cidro kaj nealkoholaĵoj estis establitaj en la urbo. En 1888, la unua lernejo estis malfermita en Albury. En 1881 Albury estis konektita al Sidnejo per fervojo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]