Aleksandr Asnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Asnes
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksandr I. ASNES (18xx - 1922) estis rusa esperantisto, judo. Kuracisto. Havis plumnomon "Sensajev". Li loĝis en Peterburgo. Esperantiĝis en 1904. Estis prezidanto kaj vicprezidanto de la societo Espero. Estis asista redaktoro de "Esperanto" (de Ostrovskij), redaktoro de Ruslanda Esperantisto (1905-1908), inicianto kaj kunlaboranto de "Espero" (ĉe "Vestnik znanija"). En 1906 li estis membro de la Lingva Komitato. Asnes estis korespondanto de Zamenhof kaj aŭtoro de du vortaroj (1908).

Li estis menciita en Albumo de Konataj Esperantistoj de Fritz Schuck (paĝo 47).