Aleksandr Kerĵakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Kerĵakov en 2011

Aleksandr Kerĵakov aŭ plennome Aleksandr Anatoljeviĉ Kerĵakov - cirile Александр Анатольевич Кержаков, angle cetere latinliterigata Kerzhakov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  27-an de novembro 1982(nun 1982-11-27) en Kingisepp, do nun estas 41-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li inter alie estis profesia futbalisto de la kluboj Sevilla FC kaj Dinamo Moskvo. Krome Aleksandr Kerzhakov ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la 2004.