Zenit Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zenit (metrostacio en Sankt-Peterburgo).
Zenit Sankt-Peterburgo
futbala klubo
Kluba nomo  Futbolnij klub Zenit Sankt-Peterburg
Fondita  1925
Stadiono  Gazprom Arena en Sankt-Peterburgo
Kapacito  62 315
Prezidanto  Aleksandr Medvedev
Trejnisto  Sergej Semak
Ligo  unua ligo
2022/23  1
Oficiala retejo  www.fc-zenit.ru
Hejme
Ekstere
vdr

FK Zenit Sankt Petersburg (cirile ФК «Зенит» Санкт-Петербург, do "FK „Zenit“ Sankt-Peterburg") estas rusia futbalklubo el Sankt-Peterburgo. La unua vira teamo de la klubo konkuras en la unua ligo de futbalo en Rusio, kaj en la sezonoj 2007, 2010 kaj 2012 iĝis rusia ĉampiono. En 2008 gewann la teamo gajnis la UEFA-pokalon kaj per tio akiris la unuan internacian titolon de sia kluba historio. La hejma stadiono nomiĝas Petrovskij sur samnoma insuleto de la rivero Malgranda Neva (Малая Нева).

La klubo fondiĝis en 1925 je la nomo Stalinec (do „Stalinanoj“, ĝi ekestis en urba ŝtalfabriko nomita laŭ Josif Stalin). En 1940 la klubo ricevis la nomon Zenit Leningrad, kaj post la renomigo de la urbo Leningrado al Sankt-Peterburgo ĝi ricevis sian nunan nomon. En 1938 la unua vira teamo unuafoje konkuris en la plej alta sovetunia ligo de futbalo.

Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj titoloj[redakti | redakti fonton]

la teamo en la finalo de la UEFA-pokalo la 14-a de majo 2008. Foto: George Groutas

Naciaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de Sovetunio la klubo havis du grandajn sukcesojn. Une en la milita jaro 1944 la unua vira teamo gajnis la sovetunian pokalon de futbalo, kaj due la teamo „Zenit Leningrad“ gajnis la sovetunian ĉampionadon en la jaro 1984. Post la kolapso de la ŝtatego Sovetunio, sekvis venkoj de la rusia pokalo de futbalo en 1999, 2010, 2016 kaj 2020, venko de la nacia liga pokalo en 2003 kaj la sukcesaj gajnoj de la nacia ĉampionado en 2007, 2010, 2012, 2015, 2019 kaj 2020. En 2008, 2011, 2015, 2016 kaj 2020 la teamo krome gajnis la rusian superpokalon.

Konataj klubaj subtenantoj[redakti | redakti fonton]

Dum la rusia ĉefministro Vladimir Putin kaj la prezidantino de la rusia federacia konsilio Valentina Matvijenko (Валенти́на Матвие́нко) konsideriĝas neoficialaj subtenantoj de la klubo, kiu posteulo de Putin, Dmitrij Medvedev, oficiale anoncas esti subtenanto de la futbalklubo kaj en Moskvo estas prezidanto de subtena asocio de la Sankt-Peterburga klubo. La rusia komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ sian tutan vivon estis aktiva kluba subternanto.[1] Ankaŭ la membroj de la muzikgrupo „Leningrad“ estas aktivaj subtenantoj de la klubo, kaj pluraj el iliaj kantoj estas omaĝoj al la teamo de Zenit.

Trejnistoj[redakti | redakti fonton]

(ekde 1991)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]