Aleksandr Koval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Koval
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco beloruso
Ŝtataneco Belorusio
Okupo
Okupo esperantistodocento
vdr

Aleksandr KOVAL (beloruse Аляксандр Коваль, ruse Александр Коваль) estas belorusa esperantisto kaj biologo, kiu loĝas en Homel (Гомель). Post studado de biologiaj sciencoj, finita en 1991 kun akademia grado en biokemio, en 2004 li defendis sian doktorigan disertaĵon pri la temo "energia metabolo de muskola histo kun aldono de la radionuklido 137Cs". Ekde 2006 li kiel docento instruas biokemion en Homela Ŝtata Medicina Universitato.[1] Plurfoje li kontribuis al la kultura festivalo Esperanto - Lingvo Arta. Interalie li ankaŭ kunlaboras pri Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]