Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN (14-a de marto 1868 en Kazan – ???) estis rusa esperantisto. Dum 27 jaroj li estis imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn advokato. En 1920 transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 fariĝis paroĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig. Esperantisto de 1910. Kunfondis la Esperanto-Societon en Kovno (Litovio), en Petrogrado fondis Internacian Esperantan Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subvencion. Liajn Esperantajn laborojn partoprenis liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.