Alenka Bratušek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alenka Bratušek
Persona informo
Alenka Bratušek
Naskiĝo 31-an de marto 1970
en Celje
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano vd
Partio Pozitiva Slovenio
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Slovenio
Dum marto 2013 – septembro 2014
Antaŭulo Janez Janša
Sekvanto Miro Cerar
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alenka BRATUŠEK (naskita la 31-an de marto 1970 en Celje) estas slovenia politikistino. Ŝi estas membro de la modere maldekstra partio Pozitiva Slovenio, kiu gajnis la parlamentan baloton de la 4-a de decembro 2011, sed ne sukcesis starigi sufiĉe fortan registaran koalicion. Tiel ricevis la ĉefministran postenon en januaro 2012 Janez Janša de la Slovena Demokrata Partio. Kiam li samkiel la antaŭa prezidanto de la partio Pozitiva Slovenio, Zoran Janković, estis akuzitaj pri korupteco, ŝi transprenis la partian prezidantecon, kaj la 27-an de februaro 2013 la slovenia parlamento nomumis ŝin nova ĉefministrino, kun tasko starigi novan registaron. Ŝi sukcesis en tio, kaj la 20-an de marto 2013 ŝi oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Slovenio. En septembro 2014 anstataŭigis ŝin Miro Cerar.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Alenka Bratušek loĝas en Kranj. Ŝi estas edzino kaj havas filon kaj filinon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interview with Alenka Bratušek, Siol.net, 11-a de marto 2012.