Alfamén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfamén
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50461
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 472  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 1° 15′ U (mapo)41.4383641-1.2431728Koordinatoj: 41° 26′ N, 1° 15′ U (mapo) [+]
Alto 373 m [+]
Areo 102,043994 km² (1 020 4.3 994 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfamén (Provinco Zaragozo)
Alfamén (Provinco Zaragozo)
DEC
Alfamén
Alfamén
Situo de Alfamén
Alfamén (Hispanio)
Alfamén (Hispanio)
DEC
Alfamén
Alfamén
Situo de Alfamén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfamén [+]
vdr

Alfamén [alfaMEN] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alfamén estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Campo de Cariñena okcidente de tiu de Muel kaj norde de Cariñena.

La loĝloko Alfamén mem estas je 45 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 373 msm. Ĝi estas tute inter Calatorao nordokcidente laŭ la regiona ŝoseo A-1304, kiu ebligas aliron al La Almunia de Doña Godina kaj al Zaragozo laŭ la aŭtoŝoseo A-2, kaj Longares sudoriente, kiu ebligas aliron al Cariñena sude kaj al Zaragozo norde laŭ la aŭtoŝoseo A-23. Krome Almonacid de la Sierra estas sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis setlejo en epoko de araboj, pri kio atestas la loknomo, kiun oni rilatigas al AL-HAMMAM (kio signifus banlokon, sed kiu donus en hispana Alhama) aŭ al AL-HAMMAM (kio signifus kolombejon). La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Kiel aludo al tiu epoko montriĝas la emblemo de la Regno Aragono kaj la islama krescento en supraj anguloj de la municipa blazono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alfamén kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 446 loĝantoj laŭlonge de la jarcento, sed certe la perdo ne estis tiom forta kiom ĉe aliaj lokoj de la komarko parte pro la bona komunikado kun La Almunia de Doña Godina, Karinjeno kaj Zaragozo. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena. .

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]