Alfred Jean Baptiste Lemaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Jean Baptiste Lemaire
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1842 (1842-01-15)
en Aire-sur-la-Lys
Morto 24-an de februaro 1907 (1907-02-24) (65-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Alfred Jean-Baptiste LEMAIRE (naskiĝis la 15-an de januaro 1842 en Aire-sur-la-Lys, mortis la 24-an februaro 1907 en Teherano) estis franca militista muzikisto kaj komponisto, kiu ekloĝis en Irano en la jaro 1868, dum la regado de Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro.[1] Li komponis la unuan Iranan nacian marŝon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alfred Jean Baptiste Lemaire naskiĝis en eta urbo norde de Francio nome Aire-sur-la-Lys. Li estis la 4-a filo de François Guillaume Lemaire kaj Elise Cardon. Post edukiĝi baze, Alfred Jean Baptiste Lemaire lasis sian urbon por ekstudi muzikon en Parizo en la jaro 1855.[2] Li tiam loĝis en hotelo de sia onklo François Philippe Lemaire. En la jaro 1858, liaj gepatroj ankaŭ venis kaj ekloĝis al Parizo. Alfred Jean Baptiste Lemaire finis sian muzikan studadon pri ludado de fluto kaj komponado en la jaro 1863. En la jaro 1867 Lemaire iĝis muzikisto por la imperia armeo en Francio.[3]

Kiam la reĝo de Irano, Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro vizitis Francion, tre admiris la muzik-ludadon de franca militista grupo, kiu ludis bonvenigante lin. Tiam militistaj muzikaj grupoj en Irano uzis nur du tradiciajn muzikilojn nome Naqare kaj Karnay. Kiam la reĝo revenis al Irano en la jaro 1867, petis sian ambasadoron en Francio, Hassan-Ali Garussi dungi francan muzikiston por instrui similan muzikan stilon en Irano. Tiam la ministro de defendado en Francio, elektis Lemaire por fari tion kaj sendis lin al Irano.[3]

En Teherano, Lemaire ekinstruis eŭropajn muzikilojn en Irana tiama fama universitato Dar-ol-fonun. Kelkaj el liaj studentoj poste tre famiĝis kaj havis gravajn servojn por Irana muziko, kiel Darviŝ Ĥan kaj Ebrahim Aĵang.

Lemaire restis en Irano por sia tuta vivo, sed dume komponis kaj sendis klasikajn komponaĵojn por piano, inspirataj de Irana muziko al Francio. Li en Irano geedziĝis kun Henriette Antoniette Anne Luigi Pesce (La filino de kolonelo Luigi Pesce, instruisto de militaĵoj en Irano). Lemaire kaj sia edzino ekhavis tri filojn kaj unu filinon. Li iom post iom tre proksimiĝis al la reĝo kaj akompanis lin dum vojaĝoj al Eŭropo. Post la morto de la reĝo en la jaro 1895, li daŭrigis sian laboron en Irano por la nova reĝo, Muzaffaraddin Ŝah.[3]

La tombo de Lemaire en Teherano.

Lemaire mortis en Teherano, kiam aĝis 65 jarojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Alfred Jean Baptiste Lemaire verkis la unuan lernolibron por okcidenta muzika teorio en Irano nome Nam Name. Li ankaŭ verkis alian libron pri la teorio de muziko kaj ambaŭ tradukiĝis al la persa afre de Mozin-ol-Dole kaj publikiĝis per Dar-ol-fonun.

Irana nacia marŝo[redakti | redakti fonton]

La reĝo de Irano, Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro en la jaro 1873 petis al Lemaire komponi marŝon por esti ludita dum la vojaĝo de la reĝo al Eŭropo dum formalaj okazaĵoj kaj tiel li komponis la unuan nacian iranan marŝon. Ĉi tiu marŝo, kiu poste nomiĝis "Salam Ŝah" dum pluraj jaroj restis kiel la sola irana nacia marŝo, ludata en formalaj okazaĵoj ĝis la reĝado de Mohammad-Ŝaĥ. Tiam alia komponisto nome Ĝolamreza Minbaŝian komponis alian marŝon anstataŭ Salam Ŝah.

La marŝo Salam Ŝah, komponita de Alfred Jean Baptiste Lemaire

Ĉi tiu komponaĵo dum la regado de Muzaffaraddin Ŝah, registriĝis por la unua fojo en Teherano. Troviĝas alia registrita versio de la marŝo de la jaro 1910, ludita en Istanbulo dum Otomana epoko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Khaleqhi (2002)
  2. Le Ménestrel (2a de aŭgusto 1885 p. 279)
  3. 3,0 3,1 3,2 Persian Avazes and Tasnifs (komponita por piano perfare de Alfred Jean-Baptiste Lemaire, redaktita de Manuchehr Sahbai, la paĝo 16)