Alianco Biblia Universala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alianco Biblia Universala (ABU) estas organizaĵo kiu koordinas la laboron de la naciaj Societoj Bibliaj jam de longe konstituiĝintaj en 150 landoj en la mondo. Ĝia celo precipas en la liverado al ĉiu persono Biblion (aŭ parton de ĝi) en tiu lingvo kiun uzas aŭ komprenas la leganto kaj je prezo facile alirebla. Pro tio ABU plenumas senhaltan laboron, tradukan, presan kaj disvastigan, de la biblia teksto. La Biblio aŭ parto de ĝi estas, hodiaŭ, tradukita en 2006 lingvoj (datenoj de 2008), ABU distribuas 500 milionojn da bibliaj tekstoj ĉiujare.

La fora komenciĝo de tiu universala movado havis ekon en 1804 en Londono subnome de «Societo Biblia Brita kaj Fremda (SBBF)», kiu post kelke da hezitoj kaj polemikoj pro celoj ne tute simpatiantaj al la diversaj kristanaj eklezioj, estis imitita de diversaj landoj kiuj fine kunkolektiĝis por formi ABU/n. En Italio simila societo naskiĝis kaj internacie asociiĝis en 1986.

paĝo deVatikana kodekso (Kvara jarcento), precipa referenco de la greka teksto.

Krom la disvastigo de la biblia teksto, karakterizas ABU/on la principo de sendependeco kaj respekto por la kredo de ĉiu eklezio.

Ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas la ĉitema scienculara nukleo de sennombraj universitatoj aŭ pribibliaj kaj afinaj esplorcentroj. La ĝisdatigitaj sciencaj kaj disvastigaj publikaĵoj jam estas nekalkuleblaj, inter kiuj notindas la Biblio ABU science kaj editore pretigita, la sciencula teamo de protestantoj kaj katolikoj kaj kunlaborantoj de aliaj kristanaj konfesioj. En esperanto, krom la Biblio tradukita ([1] jam ekaperas interesaj porbibliaj didaktikaj instrumentoj kiel la Biblia Vortaro eldonita de I.A.B.O, Romo 1984 prizoge de profesoro Angelo Duranti.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. reference, Malnova Testamento far L.L. Zamenhof, Nova Testamento far brita biblia komitato, kaj la duakanonaj libroj far Gerrit Berveling),

Voĉoj kaj ligoj kunrilataj[redakti | redakti fonton]

Manuskrispto de Samaria Pentateŭko de Nablus (3-a Jarcento).

[1]

[2]