Alianco de Naciaj Fortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alianco de Naciaj Fortoj (arabe تحالف القوى الوطنية, latinliterigo laŭ DMG Tahaluf al-quwa al-wataniyya) estas politika alianco en Libio. Ĝi ampleksas 58 politikajn organizaĵojn, 236 neregistarajn organizaĵojn kaj pli ol 280 sendependajn personojn, kaj havas precipe liberalisman orientiĝon. La Alianco de Naciaj Fortoj alvokas je "modera Islamo" kaj je "demokratia, civila (do ne armee regata) ŝtato". Ĝi fondiĝis en februaro 2012 kaj havas sian centran oficejon en Bengazi. La baloton pri la Nacia Kongreso de Libio, kiu estis la unua libera enlanda parlamenta baloto ekde 40 jaroj, ĝi gajnis per plej da voĉoj.[1] Prezidas la aliancon la eksa provizora ŝtata prezidanto, Mahmud Ĝibril, kunfondinto de la Nacia Transira Konsilio de 2011.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. artikolo germanlingva en la retejo de la radiofonia kaj televida kanalo Deutsche Welle