Alĝafario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordego enireja al Palaco Aljaferia.

Aljaferio aŭ en hispana Aljafería [alĥafeRIa] estas islamdevena palacoalkazaro de Zaragozo, Hispanio.

Historio de la monumento

Tiu ĉi palaco datas de la duono de la 11-a jarcento, kaj estas unu el la malmultaj kiun oni konservas relative kompleta de la arkitekturo hispana-muzulmana, kaj ĝi estis konstruita sub ordono de la dua monarĥo de la Zaragoza Tajfo, Abu Jafar Ahmed al-Muqtadir Billäh, kiu regis la tajfon de la jaro 1046 ĝis 1082, nome la plej longa regado de ĉiuj tajforeĝoj de Al-Andalus. Oni ĝin konstruis kiel distra vilao aŭ "amuza domo" kaj oni nomis ĝin al-Ja'fariJa (Aljaferio) aŭ Qasr Där al Surür (palaco de la Hojo), ĉe kies belaj salonoj okazis la oftaj festoj de la regno, kaj kie la grandaj poetoj, kiujn al-Muqtadir malavare protektis, verkis kaj recitis la plej bonajn poemojn.

Tiu reĝo, al-Muqtadir, amis la sciencon kaj poezion, kaj la historiisto al-Saqundi (naskiĝinta en 1231) diras en sia verko "La hispana islamo": "Vi havas reĝon, al-Muqtadir, sinjoro de Saraqusto, vere mirinda saĝulo pri astronomio, filozofio, geometrio kaj poezio". Efektive, elstara matematikisto, li verkis ankaŭ belajn poemojn, kaj al la palaco Aljaferio, kiun li ordonis konstrui li dediĉis versojn.

Post longa regado (34 jaroj) forpasis al-Muqtadir kaj okupis la tronon de Saraqusto sia filo al-Mutamin, homo kun profunda inklino al studado, vera intelektulo, pri kiu oni scias ke li estis elstara matematikisto kaj poeto. Oni ankaŭ scias ke li multe amis celebri dumnoktajn festojn ĉe la rivero Ebro, kaj la kronikisto Fath ibn Jaqän rakontis pri unu el ili: "La ŝipeton de la princo ĉirkaŭis multnombraj barkoj; la melodioj de la kordinstrumentoj (precipe liutoj) estis tiel belaj, ke la navigantoj sin sentis devigataj halti por ĝui la magion de tiuj sorĉaj muzikoj kaj ofte mutiĝis ĉar krom la muziko ofte oni recitis belajn versojn, kiel tiuj de Ibn Hasdäy.

Post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a en la jaro 1118, la Aljaferio restis kiel sidejo de la kristanaj monarĥoj, kiuj ofte remodeligis kaj ampleksigis ĝin supermetante novan etaĝon sur la muzulmana konstruaĵo. La plej gravaj konstruoj estis tiu sub regado de Pedro la 4-a dum la 14-a jarcento, kaj precipe tiu de la Katolikaj Gereĝoj je la fino de la 15-a. Ankaŭ dum tiu kristana epoko, la Aljaferio estis scenejo de multenombraj festoj kaj celebradoj, kaj post tiu hela epoko ĝi estis sidejo de la Inkvizitora Tribunalo, kiu okupis la palacon ĝis 1706.

Malsupre kaj, maldekstre, oni konstruis apartan ejon kie nun funkcias la Aragona Parlamento.

Post multaj jaroj de forlaso, la Belarta Ĝenerala Direkcio de Hispanio komencis ripari kaj restarigi la palacon Aljaferio, kaj tiel estis kiel iom post iom reaperis la belegaj profiloj de tiu bela muzulmana palaco.

Priskribo

Ornamaĵo nome "ataŭriko" de la 11a jarcento.

Oni eniras tra pordego kun hufofera arko, de kalifa tipo, inter du murkuboj. La unuan lokon kiun la vizitanto trovas estas la tiel nomita korto San Martin (sankta Marteno), dekstre, kun la preĝejo kies nomo ĝin donas, verko de la 14-a jarcento. Ekde tiu ĉi korto, apud la enirmuro, oni eniras en la tiel nomitan korton de Sankta Isabel tra pordo triarka, tre ornamita. Estas tiu ĉi la centra korto de la muzulmana palaco. Antaŭe estis ornamita de du basenoj kaj ĝardenoj. Ĉe la suda portiko –maldekstre de la aktuala korteniro- oni starigas nun la belegajn arkojn plurlobajn kovritajn de riĉega dekoracio.

Ĉe la norda portiko, estas videblaj la plej granda parto de la salonoj. Unue "la granda salono", enmarkita de grandaj plurlobaj arkoj kun belegaj kapiteloj tajlitaj el alabastro laŭ stilo el korinta stilo. Komunikas tiu ĉi al hejm-kapelo, ne ĝuste nomita moskeo. Oni eniras ĝin tra pordo de hufferaforma arko, enmarkita en ornama profilo, kun abunda dekoracio interne de la arko, kaj ĉirkaŭ ĝi, farita per speciala gipso ĉizita. Interne, la hejmkapelo estas oktogonforma. Malsupre estas ornamita tre abunde per miksliniaj arketoj, escepte tiu parto kiu korespondas al la eniro kaj al "mihrabo", aŭ niĉo orientigita al la Mekko. La "mihrabo" estas ornamita kaj la arko kiu ĝin enmarkas estas laŭ kordova tipo.

La dua etaĝo estas konstituita de malgranda tribuno kun mudeĥaraj pentraĵoj de la 13-a jarcento kaj ĝi estas kovrita de moderna volbo kun krucigitaj arkoj. La kapiteloj estas laŭ kordova tipo. Ekde "la granda salono" kaj tra malgranda korto kun miksliniaj arkoj, oni alvenas en la marmoran salonon, tiel nomita pro la platŝtonoj kiuj kovris la plankon. La dekoracio situas sur la supera parto de ties muroj, kun diversaj motivoj, precipe arketoj kaj ornamoj gipse ĉizitaj.

Tra malgranda korto oni alvenas en la ĉefturon de la Trobadoro, kie Garcia Gutierrez disvolvis parton de la agado de sia dramo sur kiu estis bazita la opero de Verdi. Estis la ĉefturo, kaj kvankam ĝia konstruo devenas de la 9-a jarcento, oni surmetis novajn etaĝojn dum ia tempo, kiu iras de la 11-a ĝis la 14-a jarcento.

Ankaŭ ekde la "granda salono" oni povas pasi al la salonoj de la Katolikaj Gereĝoj. La ampleksa "ceremonia ŝtuparo" kovrita de plafono tempere pentrita, kun emblemoj de la Gereĝoj: jugo kaj sagoj kaj la lemo "Tiel rangas", prezentas verandon gipse ĉizita kun gotikaj motivoj, tute same kiel la dekoracioj de la grandaj fenestroj kiuj lumigas ilin. La palaco, en sia strikta senco, konsistas esence pri galerio, ĉe kies fenestroj kaj pordoj pretigas la iradon al la "orumita salono" aŭ tronsalono, kaj ankaŭ al la salonoj nomitaj "de la perdiĝintaj paŝoj". La fundamenta ĉambro estas la tronsalono, ampleksega salono rektangula superkovrita de belega kaj okulfrapa mudeĥara plafono, konsistanta el du partoj: belega verando sub kie etendiĝas skribaĵo kiu citas la reĝojn kaj siajn titolojn, kaj la daton kiam tiu salono estis finkonstruita: nome jaro 1492. Super tiu ĉi galerio komenciĝas la belega kasonplafono ornamita de elementoj gotikaj kaj mudeĥaraj. Je la fino de tiu alo, kaj ĉirkaŭante la tronsalonon, estas la tri salonoj de la "perdiĝintaj paŝoj", kovritaj de belaj lignaj ornamoj kun elementoj kaj gotikaj kaj mudeĥaraj.

Fonto

  • El Vizito al la palaco Aljaferio, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 19-21.