Alkinoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Odiseo ĉe la korto de Alkinoo de Francesco Hayez.

Alkinoo (helene Ἀλκίνοος, latine Alcinous) estis en la helena mitologio reĝo de Fajakoj. Sur la reĝa trono li estis sekvanto de sia patro Naŭsithoo.

Fajakoj estis nomataj "beata nacio". La unua reĝo de ili, Naŭsithoo, forkondukis ilin de Hypereio, kie ili estis priminicataj de Ciklopoj. Ili prisetlis insulon Sĥerion, kiun nun nomiĝas Korfuo.

Nausithoo estis filo de la mara reganto Pozidono kaj de lia amantino Periboia. Post li regis lia filo Alkinoo, kiu edziĝis al Areto kaj kune naskigis filinon Naŭsikaon.

Reĝo de Fajakoj Alkinoo aperas en la helenaj mitoj minimume en du okazaĵoj:

Renkontiĝo kun Argonaŭtoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Argonaŭtoj, post akiro de la Ora ŝaffelo, forfuĝadis el Kolĉido, persekutis ilin militistaro de la reĝo Eeto, patro de Medeo. La soldataro atingis ilin en insulo de la reĝo Alkinoo kaj postulis transdoni la fuĝantojn. La reĝo Alkinoo decidis, ke Medeo estos eldonita al sia patro, se li ankoraŭ estas virgulino, alie ŝi restos kun Jazono. Kiam tiun ĉi decidon aŭdis la reĝino Areto, konsilis al la fuĝantojn rapide aranĝi la edziĝfeston. La militistaro foriris sensukcese hejmen.

Renkontiĝo kun Odiseo[redakti | redakti fonton]

Heroo de la troja milito, itaka reĝo Odiseo okaze de sia vojaĝo el la milito hejmen travivis multajn aventurojn sur la maro. Okazis, ke persekutata de Pozidono, Odiseo preskaŭ perdis sian vivon en sovaĝaj maraj ondoj, sed per siaj lastaj fortoj li alnaĝis al bordoj de la insulo de fajakoj. Juna reĝidino Naŭsikao ekzorgis lin kaj venigis en la reĝan palacon kaj tie oni al Odiseo helpis. Post sia refortiĝo li ricevis de la reĝo Alkinoo ŝipon, kiu veturigis lin al bordoj de Ithako. Tie la ŝipanoj surbordigis dormantan Odiseon kaj veturis per la ŝipo hejmen. Pro tiu ĉi servo Pozidono transformis ilin kaj la ŝipon en ŝtonon. Kontraŭ pluaj insidoj de la dio Pozidono la reĝo Alkinoo savis sian landon per la riĉa ofero sur la dia altaro. Onidire Naŭsikao pli poste fariĝis edzino de Telemaĥo, filo de Odiseo kaj de lia edzino Penelopo.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Arĥeologoj Heinrich Schliemann kaj Dörpfeld en la jaroj 1884-1885 elfosis palacon el la 15-a jarcento a.K., kiu precize respondas al Homera priskribo.