Alpha Epsilon Phi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpha Epsilon Phi
sorority
Komenco 1909 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Danbury (Konektikuto)
Membro de National Panhellenic Conference • National Panhellenic Conference vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Alpha Epsilon Phi (AEΦ) estas fratrio de studentoj. AEΦ estas membro de la Nacia Tuthelena Konferenco. AEΦ estis fondita de sep judaj virinoj: Helen Phillips Lipman, Ida Beck Carlin, Rose Gerstein Smolin, Augustina "Tina" Hess Solomon, Lee Reiss Liebert, Rose Salmowitz Marvin, kaj Stella Strauss Sinsheimer. AEΦ estis fondita en la tago 24a de oktobro 1909 en la lernejo Barnard, en la kvartalo Morningside Heights en la urbo Novjorko.

La misio de la organizaĵo AEΦ estas inspiri kaj apogi la junajn virinojn, promocii amikecon kaj apogi dumvivan devontigon, pere de la frateco. Ĝi estas nacia frateco, kio signifas ke havas plurajn ĉapitrojn disaj en Usono. Kvankam ĝi historie estis juda fratrio, ne estas religia organizaĵo.

AEΦ, bonvenigas la virinojn de ĉiuj rasoj kaj religioj, kondiĉe ke ili respektu kaj estimu la fidon kaj la juda nidentecon, sentu son komfortaj en juda medio, kaj volas esti parto de la fratrio. La maskoto de la fratrio estas ĝirafo. AEΦ kunlaboras kun pluraj homamaj projektoj, inter ili du ne-registaraj organizaĵoj: la fondaĵo kontraŭ la kancero Sharsheret kaj la Fondaĵo pediatria kontraŭ la Aidoso Elizabeth Glaser.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]