Alte Nationalgalerie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Alte Nationalgalerie en Berlino.

La Alte Nationalgalerie (esperante "Malnova Nacia Galerio") estas muzeo lokita sur la Museumsinsel de Berlino. Ĝi entenas multajn gravajn verkojn de la 19-a jarcento, el la kolekto de la Prusia Kulturheredaĵa Fondaĵo.

Ĝi estis fondita en 1861, danke al la donaco de 262 pentraĵoj el la persona kolekto de la bankisto Johann Heinrich Wagener. La kolekto entenas verkojn de la klasikisma kaj romantikisma movadoj, kun artistoj kiel Caspar David Friedrich, Karl Friedrich Schinkel kaj Karl Blechen. Videblas ankaŭ verkoj de la alilandaj artistoj Édouard Manet, Claude Monet (impresionismo), kaj pli modernaj pentraĵoj fare de Adolph von Menzel, Max Liebermann kaj Lovis Corinth.