Altenburg
Altenburg estas ankaŭ germana nomo de la komunumo Baia de Criş en Rumanio.
Altenburg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Distrikto | Distrikto Altenburger Land | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03447 | ||||||
Poŝtkodo | 04600 | ||||||
Aŭtomobila kodo | ABG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16077001 | ||||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Michael Wolf | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 31315 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)50.98512.433333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 227 m | ||||||
Areo | 45,60 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.altenburg.eu/ | ||||||
Altenburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 37530 loĝantojn. Historie Altenburg estis ĉefurbo de la ernesta duklando Saksio-Altenburg.
Historio
La unua dokumenta mencio estis de 976 kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1256. Ekde 1603 Altenburg estis rezidejo ekde 1603. En la jaro 1920-a ĝi turingiiĝis.
Industrio
La urbo estas grava industria loko; inter la plej gravaj branĉoj nombriĝas la produktado tradiciriĉa de ludkartoj, de elektraj aparatoj kaj de cigaroj.
Vidindaĵoj
Dominas la silueton la kastelego sur vasta kaj kruta roko. Tiu plej konata vidindaĵo konstruitis inter 1723-30. Sur la liberaera scenejo en la korto kastela okazas regule dum someroj teatraĵenscenejigoj.
Krome vidindas la Urbodomo (1562-64, renesancstila), la trinava urbokirko Sankta Bartolomeo (fino de la 15-a jc) kaj kelkaj burĝaj domoj datumantaj de la 16-a ĝis la 18-a jc., krom la Muzeo Lindenau. Interesaj klarigoj pri bierfarado ricevatas en la Muzeo pri bierfarado.
Lulilo skata
La urbo Altenburg estigis la skato-kartludon. La reguloj de la Ĝenerala germana skatregularo difinitis kaj fiksitis en la 1886-a jaro. Ene de la kastelo troviĝas kartludmuzeo belega.