Alvino Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alvino REY, naskonomo Alvin MCBURNY (naskiĝis je la 1-a de julio, 1907, en Oakland, Kalifornio, Usono, mortis je la 2-a de marto, 2004) estis usona ĵaza muzikisto (gitaristo kaj bandoĉefo).

La familio transmigris al Cleveland, Ohio, ĉirkaŭ 1921 kaj REY ricevis banĝon kiel naskotagan donacon. Li lernis ludi banĝon kaj ekis lian muzikan karieron en 1927 kun la bando de Ev Jones. Li alligis la orkestron de Phil Spitalny en 1928.

REY ŝaltis al gitaro. Ĝis 1929, li estis en Nov-Jorko en mezo de la pinto de la latina muzika furoro. Li ŝanĝis sian nomon al REY do ĝi sonos pli latine. Ĝis la mezaj 1930-aj jaroj, REY estis en San-Francisko kaj alligis la bandon de Horace Heidt. REY estiĝis stelulo kun HEIDT. Li ŝaltis al pedala metal-gitaro. Li kunlaboris kun la gitarfabrika kompanio GIBSON por disvolvigi novan sonprenilon. Liaj inventecaj akordaj strukturoj kaj distinga sono gajnis famon por li. REY formis lian propran bandon en 1939.

En 1942, la bando de REY havis grandan sukceson kun Deep in the Heart of Texas (Profunde en la Koro de Teksaso). Li evoluigis la bandon kaj dungis multajn tre bonajn muzikistojn inkluzivante Ray Coniff, Neal Hefti, Billy May, Al Cohn, kaj Zoot Sims. Muzika sindikata striko haltis rekordanta en 1943 kaj la bando estis finata. REY lasis muzikon por industrio, revenis al muziko malfrua en la 1940-aj jaroj, kaj ludis kun multaj grupoj ĝis en la 2000-aj jaroj.