Amantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amantes (filmo))
Amantes
filmo
Originala titolo Amantes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1991
Ĝenro krimfilmo, filma dramo, amafera filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Televisión Española
Scenaro Vicente Aranda
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de José Nieto
Rolantoj Victoria Abril • Jorge Sanz • Maribel Verdú • María Martín
IMDb
vdr

Amantes (Geamantoj) estas hispana filmo de 1991. Ĝi estis bazita sur realaj okazaĵoj, nome la nomita murdo de La Canal; kaj verkita (kun aliaj) kaj reĝisorita de Vicente Aranda. Oni planis ĝin dekomence kiel epizodo de la televida serio La huella del crimen, la produktoro Pedro Costa pensis pri pli ambicia eblo, kaj la iniciato rezultis en kina filmo, fakte tre sukcesa kaj premiita.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de provinceca junulo, Jorge Sanz (Paco), kiu, post la militservo en Madrido dum la postmilito, instaliĝas ĉe virino, Victoria Abril (Luisa). Ekde tiam li dubas inter sia aminda fianĉino, Maribel Verdú (Trini, servistino de militista oficiro) kaj sia pli aĝa amantino, nome sia gastigantino, pli seksalloga. Finfine, la geamantoj adoptas tragedian solvon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝenta urso al la plej bona aktorino (Victoria Abril) en la Berlinale
  • Goja-premioj al la plej bona filmo kaj al la plej bona reĝisoro, plus aliaj kvin nomumoj
  • Arĝenta Fotogramas de 1991 al la plej bona filmo plus tri aliaj nomumoj
  • Premio Sant Jordi al la plej bona filmo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Pri la filmo en 13a de majo 1996 de la programo de La 2 (TVE) ¡Qué grande es el cine español!, reĝisorita de José Luis Garci.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amantes (película) en la hispana Vikipedio.