Ambrogio Buonvicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrogio Buonvicino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1552 (1552-01-01)
en Milano
Morto 30-an de novembro 1621 (1621-11-30) (69-jaraĝa)
en Romo
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Ambrogio BUONVICINO (ĉirkaŭ 1552 - 1622) estis itala skulptisto de la fina RenesancoManierisma periodo, aktiva ĉefe en Romo.

Li naskiĝis en Milano, kaj estis metilernanto ĉe Pietro Antichi. Li translokiĝis al Romo ĉirkaŭ 1581.[1] Inter liaj verkoj estis bareliefoj super la ĉefa pordego de la Baziliko Sankta Petro (Havigo de la ŝlosiloj al Sankta Petro); la monumento al la papo Urbano la 7-a en Santa Maria Sopra Minerva; kaj la monumentoj al la papoj Klemento la 8-a kaj Paŭlo la 5-a en la Paŭla Kapelo en Baziliko Sankta Maria la Granda.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopedia Treccani, biografieto [1] Alirita la 17an de Januaro 2018.
  2. Fondazione Zeri, katalogo. [2] Alirita la 17an de Januaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baglione, Giovanni (1733 eldono; ciferecita de Google Books). Giovanni Battista Passeri, ed. Le Vite de’ Pittori, Scultori, Architetti, ed Intagliatori dal Pontificato di Gregorio XII del 1572. fino a’ tempi de Papa Urbano VIII. nel 1642. Naples. p. 161. [3] Alirita la 17an de Januaro 2018.