Amerika Esperanto-Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Amerika Esperanto-Instituto estis informcentro kaj eldonejo en Usono, kiu kreiĝis kun sidejo en Madison (Viskonsino). Almenaŭ ekde 1928 ĝi havis sian sidejon en la grandurbo Rockford (Ilinojso).

Interalie la instituto eldonis plurajn publikaĵojn de Alfred Kenngott, svis-usona esperantisto kaj de 1927 docento de la franca lingvo en la Universitato de Teksaso:

  • Esperanto: a lecture (Esperanto: prelego). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1928. 38 paĝoj.
  • Ĉiutaga vivo. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 56 paĝoj.
  • Kenngott's pocket dictionary (Kenngott-a poŝvortaro). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 80 paĝoj.
  • Internacia frazaro, originale verkita de diverslandaj aŭtoroj. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 52 paĝoj.