Ametisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ametisto

Ametisto estas violkolora variaĵo de kvarco (SiO2). Tiun ĉi kristalon oni uzas kiel ornamaĵo.

Ametisto estas tre vaste trovebla mineralo. Tamen grandaj kaj klaraj ekzempleroj taŭgaj por tranĉi kaj prilabori kiel ornamaĵon troviĝas en kompare malmultaj lokoj. Trovejoj estas en Brazilio, Urugvajo, Rusio kaj Sri-Lanko. Tiajn kristalojn oni precipe trovas en kavetoj en hidrotermaj vejnoj kaj vulkanaj geŝtonoj. Ofte komercataj estas ankaŭ la tiel nomataj ametistaj druzojgeodoj, ĉe kiuj la kristaloj formiĝis ene de kaveto, ĉirkaŭataj de tavolo da kalcedono. La plej belaj druzoj ĉefe venas el Brazilio kaj povas esti 2 metrojn altaj.

Vidu ankaŭ