Sri-Lanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblem of Sri Lanka.svg
Situo de Sri Lanko

Sri-Lanko - Sri Lanka estas respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝoreĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.

Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.

Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".

La oficiala nomo de la ŝtato, Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En Sri-Lanko en la politika movado tamila hegemonias la movadoj federistaj kiu poste iĝos la Unuigita Fronto Tamila de Liberigo, ĝis komenco de la 1980-aj jaroj. Tiam la politika movado estis anstataŭata grandparte de armita lukto ĉefe de la Tamilaj Tigroj de Liberigo de Eelam, LTTE, kiuj hegemoniis en la 1990-aj jaroj, danke al la helpo de tamilioj el Barato kaj el la diasporo. La LTTE kontrolis grandan parton de la nordo de Sri-Lanko (ĉirkaŭ kvarono de Sri-Lanko), kaj klopodis starigi sian propran registaron tie.

La nasko de la LTTE en 1983 rilatis subpremadon kaj morton de centoj da tamiloj post atenco kontraŭ 13 srilankaj soldatoj. Barato intervenis kiel pacforto, sed mortis pli da 1,000 barataj soldatoj. En 1991 teruristo, eble ligata al la LTTE, mortigis la ĉefministron el Barato Rajiv Gandhi.

La historio de Sri-Lanko estis markita dum pli da du jardekoj (fine de la 20a jarcento kaj komencode la 21-a de etna konflikto inter la nacia registaro kaj la insurekcia movado de tamiloj nomita Tamilaj Tigroj de Liberigo de Eelam (Liberation Tigers of Tamul Eelam aŭ LTTE en angla), kio kaŭzis ĉirkaŭ 70,000 mortintoj sen kalkuli la finajn en 2009. Komence de 2002 la du konfliktaj flankoj militpaŭzis, sed ambaŭ partioj rompis tiun akordon. Komence de 2009 la nacia registaro atakis la teritorion kontrolata de tamiloj dum kelkaj monatoj kaj nuligis la gerilon kaj mortigis ĝian estraranojn, ĉefe Velupillai Prabhakaran, sed post mortigi ankaŭ ĉirkaŭ pli da 6,500 da civiluloj, ĉefe tamiloj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Laŭ la lastaj ciferoj de Unuiĝintaj Nacioj mortis en la milito inter 80,000 kaj 100,000 personoj, el kiuj ĉirkaŭ 6,200 soldatoj el la armeo de Sri-Lanko (30,000 vunditoj) kaj 22,000 tamilaj gerilanoj ekde julio de 2006 (tiuj lastaj ciferoj laŭ la srilanka registaro). Laŭ Unuiĝintaj Nacioj estas el 250,000 al 300,000 tamilaj rifuĝintoj en koncentrejoj, ĉefe en la regiono de Vavunija, kiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoma situacio, dum la registaro malpermesas ilin foriri, ĉar onidiras, ke ili klopodos identigi fuĝintajn eksgerilanojn. Ankaŭ la laboro de NRG estas malhelpata de la armeo.[2]

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Srilanko.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas Srilanka Esperanto-Asocio.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insulo apartenas al Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). La organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ) indikis ĝin kiel biodiverseco-varmpunkto "Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sri Lanka pone fin a 26 años de guerra civil contra la minoría tamil", El País, 19a de majo de 2009.
  2. "Sri Lanka encierra en campos a 300.000 tamiles", Público, 23a de majo 2009, paĝo 10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]