Amino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amino estas kolekta nomo por nitrogen-entenaj organikaj kombinaĵoj karakterizataj de aminogrupo. Aminoj teorie aŭ fakte devenas el amoniako, en kiu organikaj kombinaĵoj, kiel alkilojariloj, anstataŭas unu aŭ pli da hidrogenaj atomoj. Kombinaĵoj kun la nitrogenatomo apud karbonilo nomiĝas amidojn kaj havas malsamajn kemiajn ecojn.

Al la naturaj aminoj apartenas la alkaloidoj kaj la aminoacidoj. Pro tio, la franca kemiisto Charles-Adolphe Wurtz trovinte la aminojn en 1849 komence nomis ilin artefaritaj alkaloidoj.

Oni uzas en la industrio multajn aminojn por produktado de pneŭoj, medikamentoj, sintezaj rezinoj, fibroj kaj kolorigaĵoj. Gravaj industriaj aminoj estas anilino, aromata amino, kaj trimetilamino, triaranga alifata amino.

Oni distingas unua-, dua- kaj triarangajn aminojn, laŭ la alligataj organikaj grupoj anstataŭ la hidrogenatomoj. La di-, tri- kaj poliamino entenas du, tri aŭ pli da aminogrupoj el la supraj tipoj.

Nomenklaturo

Kiam la aminogrupo prioritatas, la molekulan nomon finas sufikso "-amino". Kontraŭe ĝi havas prefikson "amino-"

Sintezoj

Klasike, la aminoj estas kreataj de alkilado el malaltarangaj aminoj. Per alkilado de amoniako ekestas unuarangaj aminoj, kiujn poste oni povas alkiladi en dua- kaj triarangajn aminojn. La alkilado de triarangaj aminoj fordonas salojn kvararangajn amoniojn.

Ekzistas aliaj metodoj:

Ecoj

La nitrogena atomo de aminoj enhavas solan elektronan paron. Tio igas la aminojn bazajn kaj nukleofilajn. Ĉe unua- kaj duarangaj aminoj, la ligo N-H povas rompiĝi, tial igante ilin iom acidajn.

Vidu ankaŭ