Amlikon-Bissegg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amlikon-Bissegg
Blazono de Amlikon-Bissegg
Restoracio Ochsen en Amlikon
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47°34′0″N 9°3′0″O  /  47.56667°N, 9.05°O / 47.56667; 9.05 (Amlikon-Bissegg)Koordinatoj: 47°34′0″N 9°3′0″O  /  47.56667°N, 9.05°O / 47.56667; 9.05 (Amlikon-Bissegg)
Nombro de enloĝantoj 1223
Areo 14,4 km²
Alteco 422 m super marnivelo
Poŝtkodo 8514
Komunumkodo 4881
Mapo de Amlikon-Bissegg

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Amlikon-Bissegg estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio [redakti]

Amlikon-Bissegg situas ĉe la bordo de la rivero Turo inter Weinfelden kaj Frauenfeld.

La komunumo konsistas el la municipoj Amlikon, Bissegg, Griesenberg kaj Strohwilen.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Amlikon-Bissegg limas en nordo al Müllheim, Wigoltingen kaj Märstetten, en oriento al Weinfelden kaj Bussnang, en sudo al Affeltrangen, kaj en okcidento al Thundorf kaj Hüttlingen.

Trafiko [redakti]

Amlikon-Bissegg atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld kaj Weinfelden. La veturado de la vilaĝocentro de Amlikon al Weinfelden daŭras per la buso 7 minutojn kaj la aliro al la nacia aŭtoŝoseo A7 atingeblas ankaŭ en malpli ol 5 minutoj.

Ĉe la bordo de la rivero Turo en la norde de la kernvilaĝo troviĝas al glitaviadilo-aerodromo Amlikon (ICAO-kodo LSPA). Ĝi estas la hejmaerodromo de la glitaviadilklubo Segelfluggruppe Cumulus.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Griesenberg datiĝas el la jaro 1256 kiel Griessinberc kaj de Amlikon el la jaro 1282 jam kiel Amlikon. Bissegg estis menciita la unuan fojon en la jaro 1324 kiel Bynssegge. Jam multe pli frue okazis la mencio de la al Bissegg apartenanta setlejo Hünikon, nome el la jaro 857 kiel Huninchova.

La hodiaŭa politika komunumo Amlikon-Bissegg estis kreita per la kunigo de la municipkomunumo Amlikon kun la antaŭaj lokkomunumoj Amlikon, Bissegg, Griesenberg kaj Strohwilen.

Eksteraj Ligiloj [redakti]