Birwinken
| Birwinken | |
|---|---|
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Weinfelden |
| Koordinatoj | 47°35′0″N 9°12′0″O / 47.58333°N, 9.2°OKoordinatoj: 47°35′0″N 9°12′0″O / 47.58333°N, 9.2°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1265 |
| Areo | 12,3 km² |
| Alteco | 550 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8585 |
| Komunumkodo | 4901 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Birwinken estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Birwinken situas en la centro de Turgovio sur suda flanko de la montoĉeno Seerücken. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Birwinken, Klarsreuti, Andwil, Mattwil, Happerswil kaj Buch.
Najbaraj komunumoj [redakti]
Birwinken limas en nordokcidento al Berg, en okcidento al Bürglen, en sudokcidento al Sulgen, en sudo al Erlen, en oriento al Langrickenbach, kaj en nordo al Lengwil.
Trafiko [redakti]
Birwinken atingeblas per poŝtaŭto ek de Weinfelden kaj Kreuzlingen. La plej proksima trajnhaltejo troviĝas unu km de Birwirken en la najbara komunumo Berg TG kaj estas do facile piede atingebla.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio datas supozeble el dokumento el la jaro 822 kieo Wirinchova, certigita estas tamen la mencio el la jaro 1275 kiel Birbichon. Same pri Andwil supozeble jam el la jaro 846 ekzistas mencio kiel Anninwilare, certigita mencio datiĝas el la jaro 1295 kielo Anewille. La unua dokumenta mencio de Happerswil datiĝas el la jaro 1159 kiel Hartpretiswillare. La vilaĝo Mattwil fine estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1200 kiel Matewilare.
Ĉar la provoj en la 19-a jarcento akiri aliron al la fervojo de Konstanco al Weinfelden aŭ al la Mezturgovia Fervojo ambaŭ malsukcesis, la komunumo ĝis hodiaŭ restis kampara vivanta de agrikulturo.
La hodiaŭa politika komunumo Birwinken estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1995 kunigante la antaŭan municipkomunumon Birwinken kun tiel iamaj lokkomunumoj Andwil, Birwinken, Happerswil-Buch, Klarsreuti kaj Mattwil. La lokkomunumo Guntershausen, kiu ĝis tiam apartenis ankaŭ al la municipkomunumo Birwinken ek de tiam apartenas al la najbara komunumo Berg TG.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Birwinken
- Birwinken en la Historia Leksikono de Svislando
- Andwil en la Historia Leksikono de Svislando
- Happerswil-Buch en la Historia Leksikono de Svislando
- Mattwil en la Historia Leksikono de Svislando
|
||||||