Andezito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andezito

La andezito (ReVo) aŭ andesito estas erupcia rokaĵo, kiu estiĝas post solidiĝo, malvarmiĝo de la lafo. Oni klasifikas ĝin al la neŭtralaj (SiO2-enhavo estas ~56–63%) vulkanaj rokaĵoj, ĝia terprofunda paro estas la diorito. Ĝi konsistas grandparte el plagioklaza feldspato kaj koloraj mineraloj (biotito, amfibolo, pirokseno). Ĝi troviĝas en la junaj faltmontaroj. Ĝia nomo venas de la Andoj.

Andezito estas ŝatata ekde jarcentoj, ĉar ĝia minado estas pli facila ol minado da aliaj rokaĵoj. La andezito kun rubrokaĵa strukturo estas nomata andezita tufo, estiĝas el lafo kaj cindro.

vidu ankaŭ: andezino

Estiĝo

La andezito estiĝas post solidiĝo de magmo (900–1100 °C).

Karakterizaĵoj

  • Koloro: bruna-griza, griza, malhel-griza, nigra.
  • Denso: 2,2 - 2,65 g/cm³
  • Troviĝejo: vulkanoj de subdukcia zono
  • La andezito estas la plej ofta vulkana rokaĵo de la Karpat-baseno.

Andezito sur aliaj planedoj

La andezito troveblas ankaŭ sur aliaj planedoj de la sunsistemo. Oni konas ekzemplerojn de sur la Marso kun andezita konsisto, laŭ mezurado de la MER-kosmosondiloj. Oni trovis jam inter la meteoritoj mineralon, kiu havas andezitan specifaĵon. Ĝi do fakte similas pli bone al la Tera boninito, kiu estas riĉ-magnezita tipo de andezito. Ĝi troveblas sude de Tokio, sur insulo Bonin, en Japanio.

Plua informo: magmaj rokaĵoj

Uzado

  • por vojkonstruado (en betona kaj asfalta vojkovraĵoj kiel gruzo)
  • paŝkovraĵo (paŝ-platoj, placornamaj ŝtonoj)
  • masonaĵo
  • bazmaterialo de la fervoja relejo
  • bazado de domoj, konstruaĵoj

Ŝablono:LigoLeginda