András Aradszki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Aradszki
András Aradszki en 2016
András Aradszki en 2016
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1956 (1956-05-22) (67-jaraĝa)
en Békéscsaba
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo politikistojuristo
TTT
Retejo http://www.aradszkiandras.hu/
vdr

András Aradszki [andrAŝ aracki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aradszki András estas hungara juristo, parlamenta deputito.

András Aradszki[1] naskiĝis la 22-an de majo 1956 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Aradszki lernis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1982. Tiutempe li ankaŭ korbopilkisto. Post la diplomo li laboris en administracia oficejo de Kecskemét, inter 1983-1986 en simila laborejo en Százhalombatta, poste en Csongrád. Inter 1988 kaj 2014 li havis juristan postenon en nafta entrepreno. Depost fino de la socialismo (1990) li komencis politikadi kaj aliĝis al la kristandemokratoj, sed ekde 2003 al Fidesz. Post 3 jaroj li estis elektita vicurbestro de Érd kaj ekde 2010 li estas parlamentano. En 2014 li ricevis altan ministerian postenon. En 2019 li kaŭzis trafikakcidenton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]