András Mohay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Mohay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1978 (1978-01-01)
en Budapeŝto
Morto 27-an de julio 2014 (2014-07-27) (36-jaraĝa)
en Nagyút
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo drumisto
vdr

András Mohay [andrAŝ mohai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohay András estis hungara drumisto, ĵazmuzikisto.

András Mohay[1] naskiĝis en 1978 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de julio 2014 en aŭtovojo ĉe Nagyút.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La muzika edukado de András Mohay komenciĝis en la aĝo de dek jaroj en muziklernejo en sia naskiĝurbo. Dum la kutimaj mezlernejaj jaroj vespere li studis ĵazodrumadon en studio. Pli poste li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2003. Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Kőszegi kaj Iván Nesztor. Post siaj studoj li estis drumisto, liaj muzikaj kunuloj estis ekzemple Béla Szakcsi Lakatos, György Vukán. Li drumadis en multaj ĵazaj festivaloj en Hungario kaj aliaj eŭropaj landoj, inkluzive de Belgio, Britio, Rumanio, Rusio. Li mortis tragike pro aŭtoakcidento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]