András Szabó (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Szabó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1928 (1928-02-19)
en Iernut
Morto 30-an de julio 2011 (2011-07-30) (83-jaraĝa)
en Pilisborosjenő
Lingvoj hungara
Okupo
Okupo akademiulo • juristo • universitata instruisto
vdr

András Szabó [andrAŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó András estis hungara juristo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2004).

András Szabó [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1928 en Rumanio en Iernut. Li mortis la 30-an de julio 2011 en Pilisborosjenő.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Szabó apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li lernis kelkajn jarojn en Universitato Babeş–Bolyai, poste en Budapeŝto li soldatiĝis. En 1950 li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis juran diplomon en 1953. Li ricevis postenon en jura instituto. Li estis partoprenanto en hungara revolucio de 1956, tial ĝis 1959 li estis malliberulo, poste li daŭris la laboron en la instituto. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1978. Li iĝis titulara profesoro en 1986 en universitato de Szeged. Li partoprenis ankaŭ en la politika ŝanĝo (ĉeso de la socialismo en 1989. En la sekva jaro li estis elektita juĝisto por la hungara konstitucia tribunalo. Li pensiuliĝis en 1998. Li okupiĝis precipe pri leĝoj kontraŭ krimoj. Li ricevis 6 premiojn inter 1973-1998.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A fiatalkorúak és a büntetőjog (1961)
  • Társadalmi-gazdasági fejlődés és a fiatal korosztályok bűnözése (1972)
  • Bűnözés – ember – társadalom (1980)
  • A visszaeső bűnözés prognózisa 1980–85-ös évekre (1980)
  • A büntetőjog reformja (1992)
  • Jogállami forradalom és a büntetőjog alkotmányos legitimitása (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]