Pilisborosjenő
El Vikipedio
Pilisborosjenő (piliŝboroŝjenO) germane Weindorf estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Pilisvörösvár. Borosjenő signifas vina-Eŭgeno.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 3140
- Poŝtkodo: 2097
- Telefonprefikso: 26
Situo[redakti]
La vilaĝo situas fine de sakovojo, 13 km-ojn for de Budapeŝto. Pilisborosjenő estas ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj.
Historio[redakti]
Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste germanoj alvenis. En 1946 la germanoj estis deportitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. Dum la socialismo kolĥozo pri Fajrero formiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo aŭ laboras en Budapeŝto.
Vidindaĵoj[redakti]
Komunumoj pri Jenő en Hungara reĝlando[redakti]
Jenő estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
| Baranyajenő | Budajenő | Diósjenő | Jászkarajenő | Jenő | Kisjenő | Pilisborosjenő | Somlójenő | Temesjenő |
Vidu ankaŭ: Tiszajenő