Andreas Toppius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Toppius
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1605 (1605-04-16)
en Sondershausen
Morto 6-an de junio 1677 (1677-06-06) (72-jaraĝa)
en Bad Tennstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto de regiono
vdr

Andreas TOPPIUS (naskiĝinta la 16-an de aprilo 1605 en Sondershausen, mortinta la 6-an de junio 1677 en Bad Tennstedt) estis germana paroĥestro kaj regiona historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la tukfaristo Andreas Martinus Topf el tradicia metiista familio li frekventis la latinlernejon en sia naskiĝurbo. Poste li komencis studon pri teologio. Ekde 1626 li studentis en Wittenberg kaj ekde 1629 en Rinteln. Post studfino li iĝis unue paroĥestro en Greußen-Rohnstedt kaj ekde 1638 en Wenigen-Tennstedt ĉe la Johano-kirko. Kvankam Wenigen-Tennstedt en la kuro de la Tridekjara milito iĝis forlasita loko inter 1641 kaj 1644 Toppius obstinulo restis surloke ĝis la fina malkonstruoj kirka kaj paroĥeja.[1] Maldungigite li perlaboris la vivon verkante faklibrojn. Post kirka forigo li iris kun la familianoj al Bad Tennstedt, kie li reparoĥestris ĝismorte. En 1632 li edzinigitis la urbestran filinon Dorothea Rümpler: kun ŝi li havis 13 infanojn de kiuj kelkaj jam frue mortis.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Toppius kreis altvalorajn topografiajn kaj historiajn eseojn, urbajn kronikojn kaj priskribojn (ekz. pri Bad Tennstedt, Erfurto, Ohrdruf, Gebesee kaj Greußen). Multo estiĝis fundamento de posta historiografio. Grandajn meritojn li gajnis en la esplorado de turingia landa historio, ĉefe pri Graflando Schwarzburg. Tamen unu lia plej ampleksa verko, historio pri Eisenach (Historie der Stadt Eisenach), eldonitis nur postmorte en 1710 fare de Christian Juncker.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alte Geschichte und Bericht von der in Thüringe] gewesenen ersten und ältesten Stadt und Schloss, auch königlichen und Hauptsitz und mächtigen Festung Scheidingen an der Unstrut genannt Burgscheidungen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Urania Kultur- und Bildungsverein Gotha e.V. (eld.): Eisenacher Persönlichkeiten. Ein biografisches Lexikon. RhinoVerlag, Weimar 2004, ISBN 3-932081-45-5, p. 137.
  • Ludwig Friedrich Hesse: Art. Leben und Schriften des thüringischen Geschichtsschreibers Andreas Toppius. Ĉe: Serapeum. Volumo 25, 1864, p. 257–271
  • Spekto ĉe DigiZeitschriften

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Max-Planck-Institut für Geschichte (eld.): Die deutschen Königspfalzen, volumo 2:, p. 524