Andreo la 3-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo la 3-a (Hungario)

Andreo la 3-a de Hungario (n. ĉ. 1265 – m. 14-an de januaro 1301, Buda) estis la lasta reĝo el la Arpad-dinastio, kiu luktis por restarigo de la leĝa ordeno kaj reĝa potenco kontraŭ la baronoj.

Lia patrino estis Tomasina Morosini, el familio de venecia doĝo, Andreo plenkreskis en Italio. Li provis akiri la hunagaran tronon en 1278, sed sensukcese. Komence de 1290, li denove provis akiri la tronon, sukcese. La 10-an de julio, la kumanoj murdis la hungaran reĝon Ladislaon la 4-an kaj Andreo estis kronita la 23-an de julio fare de ĉefepiskopo de Esztergom, nome Lodomér.

Li venkis la Habsburgan Alberton en 1291, apud Vieno. Post tio, li venis konflikton en la baronaj familioj (ĉefe Kőszegi-oj, kiuj en 1278 apogis lian surtroniĝon, sed nun – laŭ la packontrakto- oni devis detruigi ties fortikaĵojn), en la lando regis internaj bataloj. Andreo venkis en 1296 la Kõszegi-familion, interpaciĝis kun Habsburga Alberto (1297) kaj edzinigis ties filinon Agneson.

En 1298 mortis lia plej grava apoganto, ĉefepiskopo Lodomero, tiel la planitajn reformojn li ne povis efektivigi. Kvankam li eldonis dekreton en 1298 pri privilegioj de la nobeloj, pri situo de la nobelaro kaj eklezio, tio ne fortigis lin.

Li havis unu filinon (Elizabeto) el la edzeco kun pola princino Fenenna. Lia morto signifis formorton de la Arpad-dinastio je vir-branĉo.

Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Ladislao la 4-a12901301Ladislao la 5-a
Antaŭe:Reĝo de Kroatio kaj DalmatioPoste:
Ladislao la 4-a12901301Karolo la 1-a