Andromaka (Racine)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andromaka
Andromaka
Andromaka
Aŭtoro Jean Racine
Eldonjaro 1988
Urbo Parizo
Eldoninto Unuiĝo Franca por Esperanto
Paĝoj 70
vdr

Andromaka estas versa kvinparta tragedio verkita de Jean Racine en 1667. Ĝi konsistas el 1648 aleksandroj.

La intrigo de la dramo estas resumebla jene: Oresto amas Hermionan, kiu amas Pirron, kiu amas Andromakan, kiu estas lia sklavo kaj ne amas lin, sed klopodas samtempe protekti sian filon Astianakson kaj resti fidela al la memoro de sia edzo Hektoro, mortigita de Aĥilo dum la Troja Milito.

Racine prenis la rolulon Andromakan de la eposo Iliado, la dramoj Andromaĥo kaj Trojaninoj de Eŭripido, ties adapto fare de Seneko, kaj la Eneido de Vergilio, kiun li citas en sia unua antaŭskribo kiel precipan fonton, kvankam ĝi pritraktas malsaman parton de la mito.

Andromaka estas esperantigita de Georges Lagrange kaj prezentita de Teatro Esperanto de Parizo (TESPA). La traduko estas eldonita en la jaro 1988 de Unuiĝo Franca por Esperanto kiel speciala literatura numero (393) de Revue Française d' Espéranto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]